Ĉinio urĝas NATOn tuj haltigi dissemadon de provokaj vortoj

Ĝoja Publikigita: 2022-04-12 14:23:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pri kondamno de ĝenerala sekretario de NATO rilate al ĉina starpunkto pri la demando de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde respondis en regula gazetara konferenco, kaj urĝis, ke NATO tuj haltigu sian dissemadon de malveraj kaj provokaj vortoj celantaj Ĉinion kaj forlasu sian kontraŭagadon de liniodesegno per ideologio. NATO jam misordigis Eŭropon, ne intencu misordigi Azion kaj la tutan mondon.

Zhao reasertis, ke Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto de monda disvolviĝo kaj protektanto de internacia ordo, kaj Ĉinio firme marŝos plu laŭ la vojo de paca disvolviĝo. Ĉina disvolvo estas oportuno por la tuta mondo, sed ne minaco por iu ajn homo.

Dividu