Ĉinio: Neniu pandemio ne pasos, neniu milito ne finiĝos

Ĝoja Publikigita: 2022-04-12 14:25:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Demandite pri la ŝanhaja epidemio, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde substrekis en regula gazetara konferenco, ke neniu pandemio ne pasos, neniu milito ne finiĝos.

Zhao montris, ke la ĉina centra registaro kaj rilataj provincoj kaj urboj donis altan atenton al la ŝanhaja epidemio, kaj diversaj lokoj de la lando sendis grandan nombron da kuracistoj, flegistoj, volontuloj, ankaŭ asignis amason da materialoj por helpi Ŝanhajon. Ĉiuj kuraĝigas Ŝanhajon.

Demandite pri la nuna ĉina politiko pri regado de la epidemio, Zhao diris, ke nun ankoraŭ ripetiĝas la kronvirusa epidemio en la mondo, kaj la ĉina registaro persistas en la ideo, ke estas la plej gravaj la popolo kaj vivoj kaj estas plenumata la ĝenerala orientilo de “dinamika nuligo” laŭ la spirito de respondeco al popoloj de Ĉinio kaj de la mondo.

Dividu