Usonaj oficialuloj haltigu semadon de malkonkordo inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj

Ĝoja Publikigita: 2022-04-12 14:27:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usonaj oficialuloj nigrigis kaj kalumniis kunlaboradon inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj, kaj pri tio, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris en regula gazetara konferenco, ke rilataj usonanoj devas demeti kolorajn okulvitrojn, nuligi eksmodajn monroisman emon kaj malvarman pensadon, ankaŭ haltigi dissemadon de falsaj informoj rilataj al Ĉinio, haltigi premdevigon al latinamerikaj landoj elekti flankon kaj haltigi semadon de malkonkordon inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj.

Laŭraporte Komitato de usona Senato pri Eksterlandaj Aferoj lastatempe okazigis testan sesion. Dume koncernaj senatanoj kaj personoj diris, ke per iuj manieroj Ĉinio damaĝas profitojn de ekonomia disvolvo de latinamerikaj landoj kaj Usono rezistos per okazigo de la naŭa amerika pintkunveno. Pri tio Zhao esprimis la supran enhavon.

Dividu