Ĉinio: Liverado de regulaj militaj provizaĵoj al Serbio estas “parto de jara kunlabora plano”

Yu Publikigita: 2022-04-12 14:56:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La lastatempa livero de ĉinaj regulaj militaj provizaĵoj al Serbio estas parto de jara kunlabora projekto inter la du landoj," diris proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian lunde.

Zhao diris en ĉiutaga gazetara konferenco en Pekino, ke por efektivigi la duflankan kunlaboran planon inter Ĉinio kaj Serbio, Ĉinio lastatempe sendis armeajn kargoaviadilojn por liveri regulajn militajn provizaĵojn al Serbio, kaj ke tio estas parto de jara kunlabora projekto inter la du landoj.

"Ni esperas, ke amaskomunikiloj ne tro interpretos la projekton, kiu celas neniun trian partion kaj havas neniun rilaton kun la nuna situacio," li diris sen doni pliajn detalojn.

Dividu