Ŝanhajo en orienta Ĉinio daŭrigas diferencigitajn preventajn kaj regadajn rimedojn en sia batalo kontraŭ la nuna revigliĝo de KOVIM-19 por atingi la celon de "dinamika nul-kazo" kiel eble plej baldaŭ. La municipa registaro dividis la urbon en tri-specajn regionojn – 7 624 "blokitaj regionoj", kiuj restas fermitaj, 2 460 "regataj regionoj", kiuj raportis neniun novan infekton dum semajno, kaj 7 565 "preventaj regionoj", kiuj estis malfermitaj post du semajnoj sen pozitivaj kazoj.