Nova epidemio probable englutas Usonon, sed pri tio nenion oni scias

Ĝoja Publikigita: 2022-04-13 14:37:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Novaĵ-agentejo Bloomberg lunde raportis, ke rapide pliiĝas konfirmitaj kazoj de novkronvirusa malsano en partaj lokoj de Usono, sed tagon post tago reduktiĝas testoj. Probable Usono nun troviĝas en la periodo de rapida plivastiĝo de nova epidemio, tamen pri tio oni scias nenion. Pri tio usonaj fakuloj esprimis maltrankvilon, kaj diris, ke estos malfacile trovita eksplodo de la venonta epidemio.

Laŭ la raporto, grandmezure malfortiĝas skala novkronvirusa testo en Usono pro fino de la subvencio al testaj programoj, donita de la usona registaro. Tial se oni decidas testi sin pri la viruso, oni pli multe dependas de familia rapidtesta maniero. Sed malmulte estas raportitaj rezultoj el ĉi tiaj familiaj testoj. Pro tio oficialuloj pri publika sano malfacile precize scias la veran kovron de la epidemio.

Usonaj fakuloj pri publika sano diris, ke sekve de paso de tempo ŝajne estas pli kaj pli malforta, ne pli kaj pli forta, la usona defendo kontraŭ la nova kronviruso. Fakulo pri infektaj malsanoj de Yale-Lernejo de Publika Sano Gregg Gonsalves diris, “La usona Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj nun subtaksas kaj mildigas kazojn. Antaŭ ol vidi pliiĝon de enhospitalaj malsanuloj kaj mortintoj pro KOVIM-19, ne sonos iliaj alarmsonoriloj, kaj tiuj indicoj estas malfrutempaj.”


Dividu