MOS: Malgraŭ malpliiĝo de infektitoj kaj mortintoj pandemio de KOVIM-19 ankoraŭ estas for de fino

Ĝoja Publikigita: 2022-04-13 14:41:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Doktoro Tedros Adhanom, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris, ke malgraŭ la reduktiĝo de infektitoj kaj mortintoj de KOVIM-19 la pandemio ankoraŭ estas for de fino.

Tedros esprimis tion marde en publika aŭskulto rilata al nova internacia dokumento pri preparo kaj respondo al pandemio.

Ĝis nun la totala nombro de infektitoj de KOVIM-19 laŭ la monda rekordo jam superis 500 milionojn kun pli ol 6,18 milionoj da mortintoj.


Dividu