Ĉinio atendas kun Pakistano konstrui pli proksiman ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonto

Ĝoja Publikigita: 2022-04-13 14:42:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas al s-ro Shahbaz Sharif pro lia elektiĝo kiel nova ĉefministro de Pakistano. Kaj Ĉinio atendas kun Pakistano konstrui pli proksiman ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonto en la nova epoko.

Zhao diris, "Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj partneroj, la dulandaj rilatoj estas firmaj kiel rokoj, ne rompeblaj. Ĉinio atendas mano-en-mane kun Pakistano daŭrigi la tradician amikecon, profundigi plenampleksajn kunlaborojn, altkvalite komune konstrui la ĉina-pakistanan ekonomian koridoron kaj konstrui pli proksiman ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonto en la nova epoko."

Dividu