Ĉinio firme oponas usonan politikigon kaj iligon de retiro de personoj

Ĝoja Publikigita: 2022-04-13 14:45:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono retiris koncernatojn en sia ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo, pri tio Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio, ke Usono politikigis kaj iligis la retiron, kaj Ĉinio jam prezentis seriozan traktadon al Usono. Usono devas tuj haltigi atakon al ĉinaj politikoj pri regado kaj preventado de la epidmio, haltigi politikan manipuladon per epidemio kaj haltigi kalumnion kaj nigrigon al Ĉinio.

Sur la retejo de la Usona Ŝtata Departemento "Atentigo pri Vojaĝo al Ĉinio" montras, ke Usono ordonis, ke el Ŝanhajo retiriĝu neurĝaj registaraj dungitoj kaj iliaj familianoj de la usona ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo, kio signifas, ke la usona anonco antaŭa "rajtigi retiriĝon" jam leviĝis al "deviga retiriĝo".

Demandite pri tio, Zhao diris, ke ĉiu estas usona propra decido, ĉu tiel nomata "rajtigita retiriĝo", ĉu tiel nomata "deviga retiriĝo".

Zhao substrekis, ke estas sciencaj kaj efikaj ĉinaj politikoj pri regado kaj preventado de la epidemio. "Ni havas plenan fidon pri venko de Ŝanhajo kaj aliaj ĉinaj lokoj sur la nova pandemio, ankaŭ multaj alilandaj civitanoj, inkluzive de usonaj, solidiĝas kune kun ŝanhajanoj, batalas kontraŭ la epidemio kaj venkas nunajn malfacilojn."



Dividu