Ĉina eksterlanda komerco kreskis je 10,7% en unua trimestro

Yu Publikigita: 2022-04-13 14:47:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Doganaj donitaĵoj montris merkrede, ke en la unua trimestro de 2022, la eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 10,7% ĝis 9,42 duilionoj da juanoj (1,48 duilionoj da usonaj dolaroj) kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Li Kuiwen, proparolanto de la Ĝenerala Administracio de Doganoj, diris en gazetara konferenco, ke de januaro ĝis marto, la eksportado kreskis je 13,4% ĝis 5,23 duilionoj da juanoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Li diris, ke samtempe, la importado sumiĝis je 4,19 duilionoj da juanoj, kreskante je 7,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La lastatempa disvastiĝo de la novkronvirusa varianto kaj geopolitikaj konfliktoj alportis necertecojn al la ekonomio de Ĉinio. Marte, la manufaktura aĉet-administrista indico de la dua plej granda ekonomio de la mondo falis ĝis malpli ol 50 por la unua fojo en kvin monatoj, indikante kuntiriĝon de fabrikado.

Dividu