Plej granda 50 000-lita provizora hospitalo de Ŝanhajo plene funkcias

Yu Publikigita: 2022-04-13 15:51:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Loka saninspektisto diris merkrede en gazetara konferenco, ke la plej granda improvizita hospitalo en Ŝanhajo, orienta Ĉinio komencis traktadon de mildaj kaj sensimptomaj pacientoj de KOVIM-19 merkrede matene, kun entute 50 000 izolaj litoj plene disponeblaj.

Wu Qianyu, altranga inspektisto de la Ŝanhaja Municipa Komisiono pri Sano, diris, ke Ŝanhajo marde raportis 1 189 novajn konfirmitajn kazojn de loka propagiĝo de KOVIM-19 kaj 25 141 novajn simptomajn infektojn, pli multe ol 994 kaj 22 348 en la antaŭa tago, respektive.

La provizora hospitalo, troviĝanta en la Nacia Ekspozicia kaj Konferenca Centro, komencis limigitan funkciadon la 9an de aprilo. Ŝanhajo havas kvin urbnivelajn provizorajn hospitalojn por pacientoj de KOVIM-19.

Dividu