DPP estas atakita pro “internaciigo” de tajvana demando

Yu Publikigita: 2022-04-13 18:54:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ĉeftero merkrede atakis la aŭtoritaton de la Demokratia Progresema Partio (DPP) de Tajvano pro ĝiaj intencoj profiti de la ukraina situacio kaj ŝajnigi la tajvanan demandon kiel internacian demandon.

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris en gazetara konferenco, ke la aŭtoritato de DPP sekvas kontraŭĉinajn fortojn en la Okcidento kaj sensaciigas la tiel nomatan "militan minacon" de la ĉeftero, kun intenco provoki pluan konfrontiĝon kaj krei pli da streĉeco trans la Tajvana Markolo.

La proparolanto avertis, ke "tajvana sendependeco" kaŭzos perdiĝon de paco kaj faligos la regionon en danĝeron. Li ankaŭ kondamnis la provokojn de "tajvana sendependeco" de DPP kiel la plej grandan minacon al la sekureco trans la markolo.

Dividu