Verda disvolviĝo alportos pli da investa postulado al Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-04-13 20:22:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raporto diris, ke transformiĝo de energistrukturo kaj disvolviĝo de verda teknologio en Ĉinio altiros enorman postuladon de investo en la estonteco.

Raporto de investa esplorinstituto de la Ĉina Investa Limigita Kompanio Jianyin diris, ke taksadoj prognozas, ke en la venontaj 30 jaroj, la investa postulado alportita de malaltkarbona disvolviĝo en energio, industrio, konstruado, transporto kaj aliaj sektoroj de Ĉinio superos 100 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 15,69 duilionojn da usonaj dolaroj).

Ĝi aldonis, ke la celo de Ĉinio atingi karbonan kulminon kaj karbonan neŭtrecon akcelos investon en la transformiĝo de energio, inkluzive de ventoenergio, fotovoltaa elektro, inteligentaj elektroenergiaj retoj, kaj verd-orientita transiro de tradicia energio.

La investoj estos uzataj ankaŭ por industria novigado, ekzemple elektrizo de industriaj procezoj, novenergiaj veturiloj kaj infrastrukturo de inteligenta transportado.

Dividu