Ĉinio respondis pafadon en novjorka metroo

Ĝoja Publikigita: 2022-04-14 14:16:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Demandite pri pafado en novjorka metroo de Usono, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede montris en regula gazetara konferenco, ke Usono estas inda je la nomo pafad-lando. Ĉinio elkore esperas, ke ne plu okazos simila tragedio, kaj la usona popolo pasigos tagojn sen pafado, sen diskriminacio kaj sen timo.

Zhao diris, ke Ĉinio ĉiam oponas kaj kondamnas perfortaĵojn per pafiloj kaj esprimas simpation al vunditoj kaj iliaj familianoj. Li montris, ke laŭ retejo de Pafila Violenta Arkivo, depost la kuranta jaro almenaŭ 10 362 homoj mortis pro pafilaj violentaj kazoj en la lando. "Ĉu ĉi tia okulfrapa cifero ne estas singardinda por la usona flanko? Ĉu vivo kaj sekureco de ĝia popolo ne estas notinda por la usona flanko? La usona registaro absolute ne estas tiel nomata 'homrajta instruisto' , kaj ĝi devas haltigi kritikon al alilandaj homrajtaj statoj kaj fari efektivajn aferojn por plibonigi propran teruran staton de homaj rajtoj."

Dividu