Ĉina homrajta stato ne povas esti kalumniita de Usono per publikigo de raporto

Ĝoja Publikigita: 2022-04-14 14:18:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Ŝtata Departemento marde publikigis Landajn Raportojn pri Praktikoj de Homaj Rajtoj, 2021, atakante la politikan sistemon kaj homrajtan staton de Ĉinio. Pri tio, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede montris en regula gazetara konferenco, ke enhavoj en la Landaj Raportoj pri Praktikoj de Homaj Rajtoj pri Ĉinio kaj rilataj sintenoj de usona ŝtata sekretario Antony Blinken ignoris faktojn, konfuzis nigron kun blanko kaj plenis de politikaj mensogoj kaj ideologiaj antaŭjuĝoj. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firme oponas kontraŭ tio.

Zhao substrekis, “Usono devas tuj haltigi kritikon, atakon kaj nigrigon al alilandaj homrajtaj statoj, praktike sin ekzameni, korekti siajn erarojn, fari novan komencon, kaj vere fari utilajn aferojn por plibonigo de propra terura stato de homaj rajtoj kaj sana disvolviĝo de internaciaj homrajtaj aferoj.”


Dividu