Ĉinio reurĝis Japanion serĉi taŭgan metodon por trakti poluitan akvon de la nuklea centralo Fukuŝima

Ĝoja Publikigita: 2022-04-14 14:19:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La japana registaro anoncis la decidon ellasi la poluitan akvon de la nuklea centralo Fukuŝima en la maron, pri tio Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede reeksplikis ĉinan starpunkton en regula gazetara konferenco, urĝis Japanion laŭ sinteno respondeca kaj sufiĉe interkonsenti kun rilataj najbaraj landoj, kiuj havas interesojn, kaj koncernaj internaciaj organizoj por serĉi konvenan traktadon. Antaŭ tio, Japanio devas ne propradecide komenci ellason de la poluita akvo en maron.

La 13-an de aprilo de 2021, la japana registaro decidis ellasi pli ol milionon da tunoj de nukle-poluita akvo de la unua nuklea centralo Fukuŝima en la maron, kio kaŭzis fortan maltrankvilon kaj zorgon en la lando kaj en la internacia komunumo. Lastatempe japana popolamaso refoje spontanee okazigis mitingon por oponi kontraŭ la decido. Ĝis nun la japana registaro ankoraŭ ne revokis la decidon, nek donis kontentigan respondon al la internacia komunumo.


Dividu