Antonio Guterres: Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio intensigas krizojn de greno, energio kaj financa sistemo en la mondo

Ĝoja Publikigita: 2022-04-14 18:09:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, merkrede okazigis gazetaran konferencon pri plej freŝa raporto rilata al influo el la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio sur mondaj krizoj de greno, energio kaj financa sistemo.

Guterres diris, ke la konflikto intensigas la mondajn tri krizojn de greno, energio kaj financo kaj atakas plej malfortajn popolamasojn, landojn kaj ekonomiojn de la mondo. La influo el la konflikto estas tutmonda kaj sistema, 1,7 miliardoj da popolanoj nun estas sub difektoj de greno, energio kaj financa sistemo, kiuj plimalbonigas demandojn de malriĉeco kaj malsato.

Guterres alvokis, ke necesas tutmondaj kaj sistemaj solvoj por la tutmondaj kaj sistemaj krizaj situacioj. La raporto enhavas konkretajn proponojn pri pliigo de flueco kaj grandigo de financa spaco de internaciaj financaj instalaĵoj.

Dividu