Okulfrape! Ĝi estas homrajta “falsa defendanto” ignoranta vivon

Ĝoja Publikigita: 2022-04-15 14:25:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La novaĵ-agentejo Reuters marde anime demandis la registaron de Biden, "Kial Usono en marto akceptis nur dekdu ukrainajn rifuĝintojn?" Samtage Altaaranga Komisionano por Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj diris, ke depost la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio pli ol 4,65 milionoj da ukrainoj fuĝis el la lando. Sub premoj el diversaj flankoj la iniciatinto Usono promesis akcepti maksimume cent mil ukrainajn rifuĝintojn, kio klare kontrastas ĝian figuron kontinue verŝi oleon sur fajron de la rusa-ukraina situacio. Multaj signoj montras, ke Usono ne volas porti sian respondecon akcepti ukrainajn rifuĝintojn, sed intencas, ke Eŭropo prenu sur sin eligitajn rezultojn de la konflikto. Fakte la pasintajn dekojn da jaroj Usono kontinue lanĉis militojn, kio kaŭzis grandajn nombrojn da rifuĝintoj, kaj havis okulfrapajn "homrajtajn ŝuldojn". La mizeraj travivaĵoj de rifuĝintoj montras, ke Usono, kiu sin nomas "homrajta defendanto", fakte estas homrajta "falsa defendanto".


Usono afektadas pri ukrainaj rifuĝintoj

La novaĵ-agentejo Reuters marde citis donitaĵojn de usona Ŝtata Departemento raportante, ke januare kaj februare, 2022, Usono akceptis nur 514 ukrainajn rifuĝintojn. “Se ukrajnaj rifuĝintoj vere venus al Usono, ni brakumos ilin.” Tiun ĉi esprimon kaj similajn montris usonaj prezidento, vicprezidento, ŝtata sekretario kaj novaĵ-sekretario de la Blanka Domo. Tamen Usono ĉiam diras plej belajn vortojn sed agadas plej aĉe, pli multe afektadas pri ukrainaj rifuĝintoj.

Popolamasoj en Donbaso,Ukrainio, retiriĝis per auto la 7-an de aprilo, 2022.

Popolamasoj en Donbaso,Ukrainio, retiriĝis per buso la 7-an de aprilo, 2022.


Usono "fabrikis" rifuĝintojn kaj havis monton da sangaj ŝuldoj

Post la Dua Monda Milito Usono lanĉis serion da militoj, kaŭzante morton de granda nombro da personoj, ankaŭ dek milionojn da rifuĝintoj, kaj serioze influis ekonomian disvolviĝon kaj socian stabilecon de koncernaj landoj kaj regionoj.

Laŭ raporto de la ĵurnalo USA TODAY en februaro, studo de Brown-Universitato montras, ke en tiel nomataj milito"kontraŭ terorismo" lanĉitaj de Usono en pasintaj proksimume dudek jaroj, mortis pli ol 929 mil personoj. Kaj pro militoj lanĉitaj de Usono post la Septembro-11-a Evento almenaŭ 38 milionoj da personoj vagadis kiel rifuĝintoj, sed la cifero nur estas "konservativa kalkulo" kaj la reala cifero probable inter 49 milionoj kaj 60 milionoj.

Usona soldato direktis sian pafilon al afganoj, kiuj provas retiriĝi, en la afgana kabula flughaveno la 16-an de aŭgusto, 2021.

Usona soldato direktis sian pafilon al afganoj, kiuj provas retiriĝi, en la afgana kabula flughaveno la 16-an de aŭgusto, 2021.

Usono malestimas internaciajn konvenciojn

Philip Alston, profesoro pri juro de Novjorka Universitato, montris, ke internacia homrajta leĝo regulas, ke popolamasoj ĝuas rajtojn de ricevo de edukado kaj kuracado, tamen Usono estas la ununura evoluinta lando, persiste opinianta, ke homaj rajtoj ne inkludas eviti morton pro malsato kaj morton sen kuracado pro manko de mono por kuracado.

Usono abomenas ankaŭ internacian konvencion pri homaj rajtoj. La internacia homrajta organizo "Monda Justica Centro" diris, ke inter okcidentaj evoluintaj landoj Usono estas la ununura lando, kiu ne volas aprobi diversajn kernajn internaciajn konvenciojn pri homaj rajtoj.

Usona militpolicano ŝprucigis pipran pulvoron sur protestanton en protesto “Nigraj Vivoj Gravas” la 22-an de junio, 2020.<br><br>

Usona militpolicano ŝprucigis pipran pulvoron sur protestanton en protesto "Nigraj Vivoj Gravas" la 22-an de junio, 2020.

Usono estas alnajlita al malhonora kolono

En la longa tempo la internacia komunumo vaste krikitis Usonon pro ĝia fabrikado de humanismaj krizoj en aliaj landoj. En la 46-a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, 2021, siria reprezentanto kondamnis, ke Usono evitis devon de internacia leĝo kaj serĉis pretekstojn por siaj militaj invadoj, "Kun kia kvalifiko Usono sin nomas lando regata laŭ leĝo?"


Dividu