Ĉina reganta partio varbas el socio proponojn kaj opiniojn pri landa administrado

Ĝoja Publikigita: 2022-04-15 14:28:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malfermiĝos en la dua duono de la kuranta jaro la 20-a Nacia Kongreso de la ĉina reganta partio, kiu estas nomata "granda afero en politika vivo de la lando", tiel estas alte atentata de la lando kaj la internacia komunumo. Antaŭ nelonge, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) decidis per interreto de la 15-a de aprilo varbi proponojn kaj opiniojn el la tuta socio. Observantoj ĝenerale opiniis, ke tio estas esploro de la KPĈ por efektivigi ĝian rekomendatan "tutprocezan popolan demokration".

Daŭras la varbado de la 15-a de aprilo ĝis la 16-a de majo kaj kolektotaj proponoj kaj opinioj tuŝas ok flankojn. Ĉinoj kredas, ke demokratio ne estas nur okcidenta modelo. Malsame ol "plebiscito" facile okazanta en iuj landoj, la ĉinstila demokratio estas praktikata pli multe per "vasta varbado de proponoj kaj opinioj" kaj "amasigo de komunaj konoj".


Dividu