Ĉinio striktigos reglamentadon de virtuala valuto

Yu Publikigita: 2022-04-15 14:31:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialulo de la centra banko diris ĵaŭde, ke Ĉinio striktigos reglamentadon en novaj kampoj, inkluzive de virtuala valuto, kio estas la plej nova movo por rezisti riskojn en la financa sektoro.

Wen Xinxiang, oficialulo el la Ĉina Popola Banko, diris en gazetara konferenco, ke reglamentado de la financa sektoro fariĝas kompleksa kaj peniga, ĉar krimuloj senĉese novigas metodojn kaj ilojn de mona transigo.

Wen avertis, ke trompistoj uzas virtualan valuton, subterajn bankojn kaj aliajn kanalojn por eviti monitoradon kaj interkapton. Li instigis komercajn bankojn kaj pagajn instituciojn tranĉi la fraŭdan kapitalĉenon dum ekvilibrigo de kontraŭriska prevento kaj pagaj servoj. Li aldonis, ke komercaj bankoj kaj pagaj agentejoj devas plene ludigi rolon al teknikaj rimedoj, inkluzive de granda datumaro kaj artefarita inteligenteco, por identigi kaj kapti riskojn pli precize.

Dividu