Raporto malkovras leviĝantan kontraŭazian rasismon en Usono

Yu Publikigita: 2022-04-15 14:35:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj vendrede publikigis raporton, malkaŝante kreskantan kontraŭazian rasismon en Usono.

La raporto diris, ke Usono ankoraŭ fiere rekonas sin kiel landon de blankulaj anglosaksaj protestantoj, kaj ke aziaj usonanoj, afrikaj usonanoj, hispandevenuloj kaj indianoj estas submetitaj al diskriminacio kaj atencoj en diversaj formoj kaj ne povas plene ĝui siajn homajn rajtojn.

La raporto konsistas el tri partoj: aziaj usonanoj alfrontantaj pliiĝon de rasismaj atakoj meze de la kronvirusa pandemio; rasismo kontraŭ aziaj usonanoj ne unika al la kronvirusa pandemio; kaj kialoj malantaŭ la leviĝanta kontraŭazia sento meze de la kronvirusa pandemio.

La raporto atribuas la kreskantan kontraŭazian senton al la rasismaj kronvirusaj atakoj de iuj usonaj politikistoj kontraŭ Ĉinio, la influo de blankula supereco, "la etikedo de modela minoritato" katenanta aziajn usonanojn, la antagonismo inter aziaj usonanoj kaj aliaj usonaj etnaj minoritatoj, kaj iuj agoj de usonaj politikistoj kiuj grave subfosas ĉina-usonajn rilatojn.

La raporto diris ankaŭ, ke oni povas konkludi, ke en la postpandemia epoko, eĉ se la kontraŭazia rasismo povus kvietiĝi, la rasaj atakoj kontraŭ ĉinaj usonanoj leviĝos plu sub la influo de kontraŭĉina politika manipulado de usonaj politikistoj. Ĝi alvokis daŭran atenton de la internacia komunumo al la demando.

Dividu