Ĉinio urĝas Usonon plenumi promeson ne subteni “tajvanan sendependecon”

Yu Publikigita: 2022-04-15 20:25:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ĉeftero vendrede urĝis la usonan registaron plenumi sian promeson ne subteni "tajvanan sendependecon" per realaj agoj anstataŭ diri unu aferon, sed fari alian.

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris, ke kelke da tempo, la registaro kaj la Kongreso de Usono fojfoje faris provokojn pri la tajvana demando kaj ofte ludis la "tajvanan karton", intencante "uzi Tajvanon por reteni Ĉinion" kaj malhelpi la kompletan reunuiĝon de Ĉinio kaj ĝian procezon de nacia rejuniĝo.

Ma faris la rimarkojn responde al demando pri la vizito de iuj usonaj leĝdonantoj inkluzive de usona senatano Lindsey Graham al Tajvano ĵaŭde.

Ma diris, ke la aŭtoritato de la Demokratia Progresema Partio de Tajvano kaj separistaj elementoj subtenantaj "tajvanan sendependecon" flataĉis la vizitantajn usonajn leĝdonantojn. "La ago ne povas ŝanĝi la fakton, ke Tajvano estas parto de Ĉinio, nek ĝi povas malhelpi la kompletan reunuiĝon de la patrujo kaj la rejunigon de la ĉina nacio,” Ma akcentis.

Dividu