Ĉinio firme oponas viziton de usonaj kongresanoj al Tajvano

Yu Publikigita: 2022-04-16 14:46:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Nacia Defendo vendrede kondamnis la viziton de iuj membroj de la usona Kongreso al Tajvano.

Proparolanto Wu Qian diris, ke la vizito estas intenca provoko, kiu grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Li aldonis, ke estas ege hipokrite kaj nefidinde, ke Usono promesis ne subteni "tajvanan sendependecon" unuflanke kaj sendis tre malĝustan signalon al la secesiaj fortoj aliflanke.

Wu diris, ke Ĉinio firme oponas ĉi tion kaj postulas seriozan traktadon kun la usona flanko, kaj ke la Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo komencis kombinan batalpretecan patrolon kaj okazigis laŭcelajn trejnajn ekzercadojn en la akvoj kaj aerspaco ĉirkaŭ la Tajvana Insulo. Li emfazis, ke la Popola Liberiga Armeo estas en plena batalpreteco kaj prenos ĉiujn necesajn rimedojn por rezolute venki la intervenon de eksteraj fortoj kaj malsukcesigi la secesiajn intencojn pri "tajvana sendependeco".

Dividu