Okulfrapa vero elmontras maskon de Usono kiel "ĉampiono de homaj rajtoj"

Pluveta Publikigita: 2022-04-16 16:57:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Memdeklarita "ĉampiono de homaj rajtoj"

Tamen ĝi ne hezitas uzi unuflankajn agojn por krei katastrofon pri homaj rajtoj

Kiel Usono uzas "homajn rajtojn" kiel instrumenton?

La plej granda nombro de mortoj pro novkronvirusa epidemio

Nombro de pafmortigoj atingis novan rekordon

La tiel nomita "urbo sur monteto" kie "homaj rajtoj ĉiam estas super ĉio"

kial fariĝis loko de sufero por vundeblaj grupoj?

En la videaĵo "Defendanto de Homaj Rajtoj kun Disfalinta Bildo" la okulfrapa vero elmontras maskon de Usono kiel "ĉampiono de homaj rajtoj".

"Savanto" aŭ "Ekzekutisto" de Afganio

En aŭgusto 2021, usonaj soldatoj retiriĝis el Afganio kaj pro tio la Kabula Flughaveno estis en malordo. Afganaj geedzoj senespere transdonis sian 2-monatan filon al usonaj soldatoj ene de la muro de Kabula Flughaveno.

Tio estis propagandita de la usonaj amaskomunikiloj kiel sceno montranta la bildon de la "savanto" de Usono.

Tamen, la kruela vero estas, ke la bebo estis forĵetita de usonaj soldatoj en la flughaveno, kaj poste trovita de Safi, taksiisto, kiu planis forlasi Afganion.

Usono politikigis viruson kaj praktikis “vakcinan hegemonion"

En la lastaj du jaroj, Usono estis kaptita en "sistema fiasko" en respondo al la epidemio. La usona registaro ne pensis pri regado aŭ kontraŭepidemiaj rimedoj. Anstataŭe, ĝi kriegis "virusan spuradon", evitis respondecon kaj ĵetis sian kulpon sur aliajn kaj faris politikan manipuladon. Homaj tragedioj, kiujn ĝi kaŭzis, estas ne nur ĉio tiuj.

Homaj rajtoj rilatas al la digno kaj bonfarto de ĉiuj homoj. Estas neniu vojo taŭga al ĉiuj landoj en disvolvado de homaj rajtoj en la mondo. Estas neniu plej bona protekto de homaj rajtoj, sed nur pli bona. Nur kiam homaj rajtoj ne estos uzataj por diferencigi tendarojn, serĉi personan gajnon kaj konservi hegemonion, la tutmonda regado de homaj rajtoj havos brilan kaj justan estontecon.

Dividu