Kantona Foiro 2022 malfermiĝis interrete

Yu Publikigita: 2022-04-16 17:07:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede inaŭguriĝis la 131a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, konata ankaŭ kiel Kantona Foiro, celante plifortigi la enlandan kaj internacian duoblan cirkuladon de Ĉinio.

La 10-taga foiro, kiu daŭras de la 15a ĝis la 24a de aprilo, inkluzivas interretan ekspozicion, pariĝajn renkontiĝojn de liverantoj kaj aĉetantoj, kaj translandan ret-komercan reklamadon.

Kun diversaj komercaj okazaĵoj aranĝitaj virtuale, la foiro prezentas pli ol 2,9 milionojn da produktoj kovrantaj 16 kategoriojn da produktoj inkluzive de konsumaĵoj kaj elektraj hejmaj aparatoj. Eksponantoj el 32 landoj kaj regionoj ĉeestos la foiron.

Wang Shouwen, vicministro pri komerco, faris la inaŭguran paroladon per videoligo.

Dividu