Aziaj usonanoj malfacile povas akiri monhelpon por lupago

Yu Publikigita: 2022-04-16 18:26:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Nacia Brodkasta Kompanio raportis la 12an de aprilo, ke la plej nova raporto de la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso montris, ke miloj da malriĉaj azidevenaj familioj en Kalifornio ne petis ŝtatan helpon por lupago aŭ estis malfacile por ili akiri helpon.

La raporto montris, ke nur 25% de la azidevenaj familioj, kiuj ne povas elporti lupagon, petis helpon. Sed tiu ĉi proporcio de blankulaj luantoj atingis 48%. Aziaj usonanoj havas la plej malaltan procenton inter ĉiuj etnaj grupoj en Usono por redukto de lupago.

La raporto ankaŭ rimarkis, ke nur 11% de aziaj usonanoj, kiuj petis registaran helpon, fine ricevis la helpon. Sed la proporcio de blankulaj familioj atingis proksimume 21%. La raporto diris, ke lingvaj baroj kaj nesufiĉa diskonigo de la projekto restas obstaklo al aziaj usonaj por akiro de monhelpo.

Dividu