Mondaj fakuloj gratulas Ĉinion pro sukceso de misio Shenzhou-13

Yu Publikigita: 2022-04-17 14:25:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fakuloj el diversaj landoj diris, ke la sukceso de la misio Shenzhou-13 estas grava venko de la plano de Ĉinio pri kosma esploro, kaj alvokis pli proksiman internacian kunlaboron pri scienco kaj teknologio

Tri ĉinaj astronaŭtoj de la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-13 finis sian ses-monatan kosmostacian mision kaj sekure revenis al la Tero sabate.

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la misio markas, ke Ĉinio finis la kontroladon de ŝlosilaj teknologioj de sia kosmostacio, kaj ankaŭ starigis la rekordon de la plej longa restado de ĉinaj astronaŭtoj en orbito.

La usona retejo de spacialaj kaj astronomiaj novaĵoj raportis, ke la misio Shenzhou-13 de Ĉinio "pasigis naci-rekordajn ses monatojn en orbito", kaj Wang Yaping fariĝis "la unua ĉina virino, kiu faris kosman promenon". La raporto diris ankaŭ, ke la astronaŭtoj, aŭ tajkonaŭtoj, faris du kosmajn promenojn, efektivigis pli ol 20 malsamajn sciencajn eksperimentojn kaj donis du edukajn prelegojn en la kosmospaco.

Cavince Adhere, kenja fakulo pri internaciaj rilatoj, diris, ke la sukceso de la astronaŭtoj estas grava venko por la ĉina programo pri kosma esploro, kaj la progreso de Ĉinio kiel grava evoluanta lando en spaciala scienco estas inspiro al la pli vasta tergloba sudo. Adhere aldonis, ke konstruante sian propran kosmostacion, Ĉinio vastigos sian sciencan amplekson, kaj ke ankaŭ la ĉina programo pri kosma esploro estas malfermita al aliaj evoluantaj landoj.

Dividu