Ĉina ĉeftero raportis 3 504 novajn lokajn kazojn de KOVIM-19

Yu Publikigita: 2022-04-17 14:26:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ĉeftero sabate raportis 3 504 konfirmitajn novkronvirusajn kazojn de loka transmisio, el kiuj 3 238 estis en Ŝanhajo, laŭ la raporto de la Nacia Komisiono pri Sano dimanĉe.

Krom Ŝanhajo, 13 aliaj provinc-nivelaj regionoj en la ĉeftero registris novajn kazojn de loka transmisio, inkluzive de 167 en la nordorienta provinco Jilin.

Ŝanhajo raportis ankaŭ 21 582 lokajn sensimptomajn infektojn de la nova kronviruso sabate, el la totalo de 22 512 lokaj sensimptomaj infektitoj lastatempe identigitaj en la ĉeftero.

La ĉiutaga raporto diris ankaŭ, ke entute 1 600 pacientoj de la kronvirusa malsano elhospitaliĝis post resaniĝo en la ĉina ĉeftero sabate.

Dividu