Ĉinio kaj Usono devas rompi stagnon de rilatoj per dialogo

Mirinda Publikigita: 2022-04-17 16:13:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina ambasadoro en Usono Qin Gang donis salutparolon en la inaŭguro de la 25a Harvard Ĉina Forumo kaj diris, ke Ĉinio kaj Usono devas rompi stagnon en rilateco per dialogo.

Qin diris, ke la Harvard Universitato havas pli ol 1 000 ĉinajn studentojn, kiuj estas la majoritato de internaciaj studentoj kaj miniaturo de la kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj. Nun la du landoj alvizaĝas al serioza kaj komplika situacio, koncentriĝas miskomprenoj kaj misjuĝoj, kaj la rilatoj frostiĝas pro tiel nomata “nova malvarma milito”. Qin diris, ke la du flankoj devas fari pli vastan, profundan, malkaŝeman kaj malferman interŝanĝon kaj dialogon por rompi la tiel nomatajn “ordinarajn sciojn” per faktoj kaj veroj, rompi la obstinan politikan ĝuston kaj rompi la stagnan situacion, kiu ne konformas al interesoj de la du landoj kaj agas kontraŭ la volo de la du popoloj.

Dividu