En 2022 Ĉinio efektivigos 6 spacialajn misiojn
Dimanĉe la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri konstruado de spacostacio de Ĉinio. Laŭ la plano en 2022 Ĉinio efektivigos 6 spacialajn misiojn kaj finos la enorbitan konstruadon de la spacostacio.
La 6 misioj inkludas lanĉon de kargospacoŝipo Tianzhou-5 kaj homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15, kiujn estos plemumataj de 3 astronaŭtoj kaj ili laboros en la spacostacio ses monatojn.
Estro de Oficejo de la Ĉina Programo de Homloĝata Spacoŝipo Hao Chun diris, ke la spacoŝipo Shenzhou-13 funkciis je 183 tagoj kaj kreis la rekordon de la plej longa restado de ĉinaj astronaŭtoj en la kosmospaco, kaj ĉiuj difinitaj misioj estis komplete finplenumitaj.