La ekologia medio de la lando evidente pliboniĝis

Mirinda Publikigita: 2022-04-18 15:27:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la raporto de ĉina Ŝtata Konsilio pri Media Situacio kaj Plenumo de Mediprotektaj Celoj de 2021 estis prezentita al la 34a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso. La raporto montris, ke en 2021 la ekologia medio de la lando evidente pliboniĝis kaj la medio-sekureco estis stabila.

Laŭ la Mediprotekta Leĝo, ĉiujare la Ŝtata Konsilio prezentas raporton al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso pri medio kaj plenumo de mediprotektaj celoj. La ĉifoja raporto estas la 7a ĉirilata raporto prezentita de la Ŝtata Konsilio post 2016.

Ĉina ministro pri ekologia medio Huang Runqiu diris en la laborraporto, ke en 2021 la ekologia medio de la lando evidente pliboniĝis kaj estis glate plenumitaj la 8 devigaj indicoj pri ekologia medio en la nacia ekonomia kaj socia disvolva plano.

La raporto montris, ke la kvalito de akvoj ĝenerale estas bona, serioziĝa tendenco de tera polucio estis unuapaŝe haltigita kaj la medio de agrikultura tero estas ĝenerale stabila.

Dividu