Alilandaj astronaŭtoj estas bonvenaj ĉe ĉina spacostacio

Xiong Publikigita: 2022-04-18 19:19:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la gazetara konferenco de 18a de aprilo, pri demando rilata al la sinteno de Ĉinio pri internacia spaciala kunlaboro Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj, diris, ke internacia kunlaboro estas tendenco de spaciala disvolvado, kaj Ĉinio bonvenigas ke alilandaj astronaŭtoj vizitu la ĉinan spacostacion.

Wang notis, ke de kiam la ĉina homporta spacoprojekto plenumiĝis, Ĉinio ĉiam persistas en la principo pri paca utiligo, egala favorigo kaj komuna evoluigo kaj kun multaj landoj, kiel Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj Pakistano, subskribis kunlaboran interkonsenton pri spaco. Do estas bonvenaj eksterlandaj astronaŭtoj ĉe la ĉina spacostacio.

Dividu