​Usono devas solvi la problemon de homaj rajtoj ade malboniĝantaj

Xiong Publikigita: 2022-04-18 19:21:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, kiam iu blankulo policisto plenumis sian oficon en la urbo Grand Rapids, Miĉigano, li pafis kapen al 26-jara viro de afrika deveno, Patrick Lyoya, kaj tiu mortis surloke. Tiu evento refoje estigis akran riproĉon pri rasa diskriminacio en la usona socio kaj perforto misuzata de policistoj. Pri tio Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la gazetara konferenco de la 18a de aprilo, ke ni maltrankviliĝas pri la stato de homaj rajtoj kiuj ade malboniĝas en Usono. Granda numbro de faktoj pruvis, ke rasa diskriminacio, perpafila krimado, perforta leĝplenumado kaj aliaj similaĵoj ne ekzistas aparte, sed longtempe kaj sisteme.

Wang aldonis, ke pli ol unu jaron antaŭ kiam George Floyd aŭdigis “Mi ne povas spiri”, dum tiu tempo denove kelkaj centoj da usonanoj de alietnaj devenoj mortis sub la buŝo de pafilo.

Wang atentigis, ke Usono estas la plej grave pafilperforta lando en la mondo. Nur en 2020 estis 45 222 usonanoj, kiuj pereis de pafilaj eventoj, pli ol en 2010 je 43%. Laŭ la enketo de la Esplora Centro Pew en 2021, 48% el la usonanoj opinias, ke pafila perforto estas la plej granda problemo kiu devus esti solvata en Usono, sed jam pasis 25 jaroj, tamen neniu akto pri limigo de pafiloj estis montrita.

Dividu