Banko de Usono: “trafo de regreso” baldaŭ venos

Qiujieming Publikigita: 2022-04-19 15:25:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usonaj amaskomunikiloj raportis lastatempe, ke usonaj ekonomikistoj maltrankviliĝas pri la malkreska ekonomio en akompano de rapida altiĝo de prezoj, ne sufiĉa laborforto kaj malorda provizĉeno.

Banko de Usono lastatempe avertis, ke alta inflacio minacas la renormaligon de ekonomio post epidemio. Michael Hartnett, ĉefa konsilisto por investo de Banko de Usono, diris en sia raporto, ke la “trafo de inflacio” plimalboniĝas, la “trafo de interezoprocento” ĵus komenciĝas, kaj la “trafo de regreso” baldaŭ venos.

Krome, laŭ la registara raporto, prez-indico por konsumantoj rapide kreskis je 8,5% en marto. De novaj veturiloj kaj viraj vestoj al infanetaj manĝaĵoj kaj saŭco por salato, prezoj por preskaŭ ĉiuj varoj rompis rekordajn maksimumojn. Merkatoj prepariĝas por la plej rapida altiĝo de interezoprocento de la Federacia Rezerva Sistemo en jardekoj por regi prezojn. Sed dum la procezo, altiĝas risko de la ekonomia malkresko.

Dividu