Zelensky: Rusaj trupoj batalas por Donbaso

Qiujieming Publikigita: 2022-04-19 15:28:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ukraina prezidento Volodymyr Zelensky lunde diris en video, ke rusaj trupoj jam komencis batali por la regiono Donbaso, sed Ukrainio defendos ĝin.

Zelensky diris, “Nun ni povas diri, ke rusaj trupoj jam komencis la batalon por Dombaso, kiun ili jam preparis por longa tempo. Granda nombro da rusaj armeanoj kolektiĝis por ĉi tiu ofensivo.”

Zelensky aldonis, ke Ukrainio batalos kontraŭ rusaj armeanoj, kiom ajn ili estos.

Zelensky diris, ke en la orienta kaj suda Ukrainio, rusaj trupoj lastatempe provis ataki iom pli intense ol antaŭe kaj serĉis malfortan punkton en la landa defendo por iri tien kun la ĉefaj trupoj.

Dividu