Rusio: Ĉe Lvivo detruiĝis arsenalo de armiloj provizitaj de okcidentaj landoj

Qiujieming Publikigita: 2022-04-19 16:04:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de Rusa Ministerio pri Defendo Igor Konashenkov lunde diris, ke rusaj trupoj detruis deponejon de armiloj provizitaj de okcidentaj landoj proksime de Lvivo.

Konashenkov diris, ke la Rusaj Aerospacaj Trupoj uzis altprecizajn aviadilportatajn misilojn kaj trafis loĝistikan centron de la Ukrainaj Armitaj Fortoj proksime de Lvivo, detruante grandan kvanton de armiloj alvenintaj el Usono kaj eŭropaj landoj dum la lastaj ses tagoj.

Maksym Kozytsky, estro de la Lviva regiona milita-civila administracio, diris, ke almenaŭ sep homoj estis mortigitaj kaj 11 vunditaj lunde matene en atako de raketoj kontraŭ la okcidenta ukraina urbo Lvivo.

Dividu