Irano atendas usonan respondon pri koncernaj problemoj de Vienaj intertraktadoj

Qiujieming Publikigita: 2022-04-19 16:25:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irano lunde diris, ke ĝi atendas respondon de Usono pri la proponoj, kiujn prezentis Irano en la Viena nuklea intertraktado, kun la celo revivigi la nuklean interkonsenton de 2015.

Proparolanto de la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibazadeh diris, ke la interŝanĝo de mesaĝoj inter Irano kaj Usono okazas per Enrique Mora, la kunordiganto de Eŭropa Unio por la Vienaj intertraktadoj. Li aldonis, ke “Irano kaj P4+1 (Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Germanio) faris sian plejeblon kaj atendas taŭgan respondon de Usono por trakti la problemojn.”

Khatibzadeh diris, ke Usono adoptis “politikon de prokrasto”, sed la atmosfero de Vienaj intertraktadoj estas “ne negativa” nun, kaj ke ĝi ankoraŭ estas bona maniero savi la nuklean interkonsenton, formale konatan kiel la Komuna Ampleksa Plano de Agado.

Dividu