Nenio povas haltigi la ĉinan ekonomion

Xiong Publikigita: 2022-04-19 17:24:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la donitaĵoj en la 18a de aprilo publikigita de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la unua trimestro estis 4,8%. Internaciaj ĉefaj amaskomunikiloj konkure raportis pri tio en la unua tempo, ĉar la kreska cifero altas pli ol 4% de la kvara trimestro de la pasinta jaro kaj eĉ pli bonas ol antaŭkalkulis la ekstero. En tiaj malfacilaj cirkonstancoj de la pandemio kaj la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, ĉiuj homoj, krom “fanatikuloj de geopolitika konkuro”, elkore esperas ke la ĉina ekonomio prezentos sin forta, ĉar tio estas bona informo por la mondo kiu nun restas en konfuziteco kaj angoro.

Oni devas konfesi, ke la 4,8%-a kresko estas okulfrapa kaj malfacile akirita. La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio pliigis la streĉitecon de la tutgloban industriĉenon kiu jam malstabiliĝis. Kaj krome, la enlanda pandemio disvastiĝis tie kaj tie. Ĉiuj ĉi tiuj malfaciligis la ĉinan ekonomion. Sed Ĉinio venkis tiujn malfacilaĵojn.

La faktoj pruvas, ke la longtempa stabileco de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝis, ĝia daŭra renormaliĝo ne ŝanĝiĝis, kaj ĝia potencialeco ankaŭ ne ŝanĝiĝis. La ĉina ekonomio ankoraŭ tenas sian elastecon.

“Stabilo” estas la plej ŝlosila vorto de la ĉina ekonomio en la jaro 2022. Ĉinio havas solidan fidon kaj firme iras plu. Premo kaj defio estas malkuraĝigiloj por pesimistoj, sed por progresemuloj ili estas klarionado por sturmo. La ĉina ekonomio, spite al ĉiaj malfaciloj, firme marŝas antaŭen kaj senĉese.

Dividu