Monda Banko reĝustigis je 3,2% la tutmondan ekonomian kreskon de 2022

Qiujieming Publikigita: 2022-04-19 17:40:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

David Malpass, prezidanto de la Monda Banka Grupo, lunde diris, ke pro altaj niveloj de ŝuldo kaj deficito, landoj estas “sub severa financa streso”, kaj la ŝuldkrizo laŭkalkule “daŭre malboniĝos” en 2022.

Rimarkinte, ke ŝuldo estas unu el la du grandaj problemoj en tutmonda ekonomia kresko, Malpass diris en rondtabla kunveno de amaskomunikiloj kadre de printempaj kunvenoj, ke 60 procentoj de malaltenspezaj landoj jam estas en malfacila situacio pro ŝuldo aŭ en alta risko.

Dum la milito en Ukrainio, la estro de la Monda Banko diris, ke li profunde zorgas pri evoluantaj landoj, kiuj alfrontas subitajn prezaltiĝon de energio, sterko kaj manĝaĵoj, kaj altiĝon de inflacio.

Sub la fono de levita inflacio, pliiĝo de interezprocento, milito de Rusio kaj Ukrainio kaj malrapida ekonomia kresko en Ĉinio, la Monda Banko reĝustigis la tutmondan ekonomian kreskon de 2022 al 3,2%, malpli ol 4,1% antaŭvidita en januaro, laŭ Malpass.

Dividu