Ĉinaj ekonomiaj donitaĵoj en la unua trimestro helpas la mondan ekonomion

Xiong Publikigita: 2022-04-19 20:54:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 19a de aprilo, kiam en la regula gazetara konferenco Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, menciis la ĉinan ekonomion en la unua trimestro, li diris, ke Ĉinio havas kompletan industrisistemon, grandegan merkatspacon, multan dividendon el reformo kaj malfermo kaj fortan kapablon mastrumi ekonomion, povas efike respondas al diversaj krizoj kaj defioj, kaj donas al la monda ekonomio pli da energio.

Wang diris:

“En la unua trimestro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,8%, kio realiĝis sur tia fono, kie la mondo baraktis en la nova tumulto kaj en la pandemio kiu persiste furioziĝis. Do tiu kresko alvenis nefacile.”

Wang atentigis, ke tio plene montras, ke la ĉina ekonomio daŭre disvolviĝas, la perspektivoj de la ĉina ekonomio longtempe tenas sin bone; kaj tio ankaŭ vidigas, ke la ĉina ekonomio havas grandan potencialecon, elastecon kaj vivecon. Do Ĉinio havas kapablon venki ĉiajn malfacilojn kaj defiojn kaj konstante disvolvi la ekonomion.

Dividu