La 19an de aprilo Xu Wei, proparolanto de la ĉina Nacia Agentejo por Internacia Evoluigo kaj Kunlaboro, diris, ke Ĉinio rimarkas la ekonomian malfacilon de Srilanko. Kiel tradicia bona najbaro de Srilanko, Ĉinio decidis liveri urĝan humanan helpon al Srilanko, por ke tiu liberigu sin de la malfacila situacio. Ĉinio kredas, ke la srilankaj registaro kaj popolo certe povos venki la malfacilon kaj teni la ekonomion kaj socion enorde.