Ĝenerala sekretario de UN alvokis batalhalton dum Pasko

Qiujieming Publikigita: 2022-04-20 17:21:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Ĝenerala sekretario de la Unuiĝitnaj Nacioj (UN) Antonio Guterres marde alvokis kvartagan humanitaran batalhalton en Ukrainio por ke la humanitara koridoro povu esti malfermita dum la Ortodoksa Kristana Sankta Semajno.

Pro rusa plifortiĝanta ofensivo en orienta Ukrainio, la estro de UN diris, ke la humanitara batalhalto estu bezonata nun pli ol iam. Kaj krome, Pasko proksimiĝas.

Dum la proponita paŭzo, Guterres deklaris, civiluloj estu evakuitaj de “aktualaj aŭ atendataj zonoj de konfrontiĝo” kaj humanitara helpo estu urĝe liverita al mizeraj lokoj kiel ekzemple Mariupol, Donecko, Lugansk kaj Ĥerson.

Li diris, ke pli ol 4 milionoj da homoj en tiuj lokoj bezonas helpon.

“La kvartaga Paska periodo devas esti momento por savado de vivoj kaj antaŭenigado de dialogo por fini la suferon en Ukrainio,” Guterres diris.

Dividu