“Ekis la Leciono” invitas al si ĉiujn terglobajn amantojn de la ĉina lingvo

Xiong Publikigita: 2022-04-20 19:44:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20a de aprilo, la speciala programero por la Ĉinlingva Tago de UN, “Ekis la Leciono”, estos sampaŝe elsendata en la sinteza kanalo (CCTV-1) kaj en cctv.com de Ĉina Komunikila Grupo, kaj samtempe lanĉiĝos la tema aktivado “Ĉarma Ĉinlingvo”.

Tio estas speciala projekto por la Ĉinlingva Tago de UN, kiun kune lanĉis Ĉina Komunikila Grupo, Interŝanĝa kaj Kunlabora Centro por Ĉina kaj Fremdaj Lingvo kaj Internacia Eduka Retplatformo por Ĉina Lingvo. En 2010 la Novaĵa Oficejo de UN proklamis starigi lingvan tagon de UN, kun la celo antaŭenigi la diversecon de lingvo kaj kulturo kaj akceli la uzadon de la ses lingvoj de UN. Meze de tio, la ĉinlingva tago estis fiksita en Grenopluvo, kiu estas unu el la 24 sunperiodoj, kaj kiu komenciĝas je la 19a, 20a aŭ 21a de aprilo.

Dividu