La Ĉinlingva Tago de UN en 2022 kaj la 2a Transmara Videfestivalo de ĈKG okazis sukcese

Xiong Publikigita: 2022-04-20 19:46:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de aprilo laŭ la loka tempo, La Ĉinlingva Tago de UN en 2022 kaj la 2a Transmara Videfestivalo de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazis en Ĝenevo. Tatiana Volovaya, ĝenerala direktoro de la UN-oficejo en Ĝenevo, Shen Haixiong, direktoro kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Chen Xu, permanenta reprezentanto de Ĉinio ĉe la UN-oficejo en Ĝenevo kaj ĉe aliaj internaciaj organizaĵoj en Svislando, enrete ĉeestis la eventon kaj faris paroladon.

En sia salutparolo Tatiana Volovaya diris, ke ŝi kore dankas al la ĉina misio ĉe la UN-oficejo kaj ĈKG pro la evento. Ŝi opiniis, ke la ĉina lingvo estas unu el la plej praaj lingvoj en la mondo, kaj la kultura sagaco heredigita de ĝi estas konsistiga parto de la homara civilizacio. Ĉi tiu videa festivalo malfermas la grandan pordon de la ĉina tradicia kulturo, kaj la temo de la festivalo “Fluo de Ĉinio” klarigas la ĉinan tradician kulturon per moderna maniero, kaj liveras tre bonan okazon, en kiu la juna generacio kaj tiuj kiuj ne estas ĉinlingvaj povas pli bone komprenas la diversecon de la ĉina kulturo.

Shen Haixiong faris salutparolado, en kiu li atentigis, ke la Ĉinlingva Tago de UN estas la festo por celebri la diverseco de lingvo kaj kulturo kaj disvastigi la koncepton de plurismo. Ĉina Komunikila Grupo portas sur sin la epokan mision de komunikado, per realaj agoj rompas barojn kaj akcelas komprenon, kaj por lasi la mondon pli trankvila kaj pli paca klopodi por formi la homan sortkomunumon.

Chen Xu en sia parolado notis, ke se oni ne komprenas la ĉinan kulturon, kiu havas longan historion kaj brilan pasintecon, oni ne vere komprenas la apartan spiritan mondon de la ĉina popolo. Same, se oni ne komprenas la disvolvan tendencon de moderna Ĉinio, do oni ne vere komprenas kaj konas la aktualecon kaj la estontecon de Ĉinio. Kaj ĝuste pro tio, ni kolektiĝas ĉi tie por festi la Ĉinlingvan Tagon de UN kun la temo “Fluo de Ĉinio”.

Dividu