​Prezidanto de IMF: Ĉinio havas sufiĉan politikan spacon por revigligi ekonomion

Xiong Publikigita: 2022-04-21 16:56:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de aprilo Georgieva, prezidanto de la Internacia Mona Fonduso IMF, diris, ke la ĉina registaro havas sufiĉan politikan spacon por respondi al la ekonomia premo kiu iras malsupren kaj kapablon por revigligi la ĉinan ekonomion.

Tiutage, kiam Georgieva faris respondon al demando farita de raportisto el la novaĵagentejo Xinhua en videa gazetara konferenco post la printempa kunveno de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, ŝi rimarkigis, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ tenas sin en pozitiva kreskado, kvankam ĝi estas influata de KOVIM-19, kaj cetere Ĉinio havas sufiĉan politikan spacon por respondi al la influo.

Georgieva opiniis, ke Ĉinio povas utiligi politikan spacon por subteni marĝenulojn, akceli konsumadon, kaj per tio alporti al la ekonomio pli da vigleco.

Dividu