Sankcioj de la Okcidento kontraŭ Rusio sin trovas en sakstrato

Xiong Publikigita: 2022-04-21 16:59:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ne estas imageble, se prezentado de la fama baleto Cigno-lago estus malpermesita. Sed fakte tio nun okazas! Multaj teatroj de Britio kaj Islando provizore nuligis la prezentadon de la baleto Cigno-lago al Tchaikovsky, kaj iu itala altlernejo ĉesigis kurson pri Dostoevsky. La kaŭzo estas nur tio: tiuj terglobe famaj artistoj kaj iliaj verkaĵoj devenas de Rusio!

De post eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio la Okcidento iniciatis sankciojn kontraŭ Rusio ĉiudimensie kaj sendistinge, ne nur en politiko, ekonomio, financo, sed ankaŭ en kultura kampo. Rusaj sportistoj estis malpermesitaj partopreni en konkurso, literaturo, arto kaj muziko de Rusio suferis bojkoton, kaj rusaj muzikistoj elpeliĝis el okcidentaj orkestroj. La ĉindevena verkisto en Usono Ma Yijun notis, ke la sankcioj de la Okcidento kontraŭ Rusio estas “troaj”, kaj “tio estas konfuza kaj ekstravaganca sekvo kaŭzita de geopolitiko.”

Ke Cigno-lago kiu cirkulis pli ol cent jarojn estis malpermesita en Eŭropo, tio signifas ke la sankcioj kontraŭ Rusio sin trovas en sakstrato.

Dividu