Altranga ĉina diplomato renkontiĝis kun kamboĝaj, laosaj ambasadoroj

Qiujieming Publikigita: 2022-04-21 17:47:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Altranga ĉina diplomato Yang Jiechi renkontiĝis kun kamboĝa ambasadoro en Ĉinio Khek Caimealy Sysoda kaj laosa ambasadoro en Ĉinio Khamphao Ernthavanh respektive en Pekino merkrede.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj Ĉinio kaj Laoso eniris novan epokon de konstruado de komunumo kun komuna estonteco.

Yang diris, ke la landoj devas plifortigi strategian komunikadon, plifirmigi politikan reciprokan konfidon, altgradigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj antaŭenigi kunlaborojn en la kampoj de kontraŭ-pandemia laboro, popola vivtenado kaj inter-popola interŝanĝo.

Yang diris, ke Ĉinio volas antaŭenigi multflankan kunordigon kaj kunlaboron kun la du landoj por kune konservi regionajn pacon kaj stabilecon, kaj protekti justecon tutmonde.

Yang diris, ke Ĉinio subtenas Kamboĝon kiel deĵorantan prezidantlandon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), kaj volas labori kun ASOAL por kune konstrui pacan, trankvilan, prosperan, belan kaj amikan regionon.

La du ambasadoroj esprimis dankon pro la subteno de Ĉinio al la ekonomia kresko de siaj landoj kaj la batalo kontraŭ nova kronviruso. Ili diris, ke la du landoj donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, firme subtenas la starpunkton de Ĉinio pri ĝiaj kernaj interesoj kaj gravaj internaciaj aferoj, kaj antaŭĝojas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj antaŭenigi la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo.

La du ambasadoroj diris, ke Kamboĝo kaj Laoso aktive antaŭenigos la disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de ASOAL-Ĉinio kaj kune protektos regionajn pacon, stabilecon kaj disvolviĝon.

Dividu