Ĉina nefinanca rekta ekstera investo kreskis je 6,3% en unua trimestro

Qiujieming Publikigita: 2022-04-22 14:36:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Donitaĵoj de ĉina Ministerio pri Komerco montris ĵaŭde, ke ĉina nefinanca rekta ekstera investo kalkuliĝis al 170,95 miliardoj da juanoj en la unua trimestro, kreskante je 6,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montris, ke laŭ usonaj dolaroj, la nefinanca rekta ekstera investo kreskis je 8,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kalkuliĝante al 26,92 miliardoj da usonaj dolaroj.

La donitaĵoj montris, ke en la unua trimestro, nefinanca rekta investo en landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kreskis je 19% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kalkuliĝante al 5,26 miliardoj da usonaj dolaroj.

Laŭ la donitaĵoj, la rekta ekstera investo en pogrando kaj podetalo kreskis je 36,3% de jaro antaŭe al 5,45 miliardoj da usonaj dolaroj, dum investo en la manufaktura sektoro kreskis je 13,3%.

Dividu