Usona eksa ŝtatestro: Usono devas akcepti la diferencojn inter Ĉinio kaj Usono

Qiujieming Publikigita: 2022-04-22 16:48:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Jerry Brown, la eksa ŝtatestro de Kalifornio, lastatempe publikigis artikolon nomatan “La freneza realismo de Vaŝingtono” en usona gazeto The New York Review of Books. La artikolo diras, ke la mondo neniam estis tiel profunde interdependa kiel nun. La nuna pensado de Usono surbaze de la nul-suma hipotezo ignoras la realon, ke la vivekzisto kaj disvolviĝo de Usono postulas ambaŭ konkuron kaj kunlaboron. Usono devas akcepti la diferencojn en la ĉina kaj usona sistemoj, kaj la politiko “freneza realismo” nur alportos pli da danĝero al Usono.

Brown diris, ke multaj “politikaj realistoj” nun prenas Ĉinion kiel malamikan “minacon”, ignorante la bezonon de ambaŭ konkuro kaj kunlaboro por la du landaj prospero kaj vivekzisto. Kvankam konkuro estas neevitebla, la du landoj ja havas komunajn interesojn. Sola lando ne povas trakti la tutmondajn riskojn, kiaj estas karbonemisio, nuklea armilaro kaj novkronviruso.

La artikolo diras, ke kvankam Ĉinio kaj Usono havas tre malsamajn sistemojn, tamen la du landoj devas lerni kunekzisti, eĉ kunlabori, sed ne rekomenci novan malvarman militon.

Dividu