Almenaŭ 34 homoj mortis kaj pli ol 102 vundiĝis en eksplodoj en norda Afganio

Qiujieming Publikigita: 2022-04-22 16:49:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, almenaŭ 34 homoj estis mortigitaj kaj 102 vunditaj en du eksplodoj en norda Afganio ĵaŭde.

La mediato Khaama Press, citante vortojn de oficialuloj de Abu Ali Sina Regiona Hospitalo, diris, ke en Mazar-i-Sharif, ĉefurbo de Balkh-provinco, almenaŭ 30 homoj estis mortigitaj kaj 80 vunditaj kiam eksplodo okazis en moskeo.

La dua eksplodo okazis proksimume 15 minutojn poste en najbara Kunduz-provinco, mortigante kvar homojn kaj vundante 22.

Laŭ proparolanto de provinca polico Obaidullah Abid, la Kunduz-eksplodo okazis post kiam vojflanka bombo trafis veturilon kun militaj personoj en provinca ĉefurbo Kunduz-urbo.

Krome, du infanoj estis iomete vunditaj en bombatako pli frue en ĵaŭda mateno. Neniu grupo deklaris respondecon pri la atakoj.

Dividu